La gramatika strukturo de Volapuko estas tre simila al tiu de Esperanto. En ambau lingvoj oni formas vortojn per kunmetado de neshangheblaj elementoj. En Esperanto ekzistas kelkaj elementoj, kiujn oni ne povas uzi memstare, ekz-e "o", "j", "n". En Volapuko ekzistas pli multaj tiaj nememstaraj elementoj ol en Esperanto.
A, Ä, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, O, Ö, P, R, S, T, U, Ü, V, X, Y, Z
La vokalo "ä" prononcighas kiel esperanta malferma "e". La vokalo "ö" prononcighas kiel franca "eu", germana, turka, skandinavia "ö". La vokalo "ü" prononcighas kiel franca, norvega, sveda "u", germana, turka "ü".
c=gh au ch
j=jh au sh
x=simile al gz au ks
y=j
z=c
La akcento estas chiam en la lasta silabo.
Nominativo: böd (la) birdo Genitivo: böda de (la) birdo Dativo: böde al (la) birdo Akuzativo: bödi (la) birdon Vokativo: o böd! (ho la) birdoLa pluralo formighas per almeto de "s". Tiel la plena flekciado estas jena:
Singularo Pluralo N: böd böds G: böda bödas D: böde bödes A: bödi bödis V: o böd! o böds!Por ke oni povas almeti la pluralan "s", neniu volapuka vorto finighas per c, j, s, x au z.
S. P. N: gudik gudiks G: gudika gudikas D: gudike gudikis A: gudiki gudikes V: o gudik! o gudiks!Sed atentu, ke oni ne flekcias la adjektivon, se ghi senpere sekvas sian substantivon! "De la bonaj birdoj" en Volapuko estas "bödas gudik". Nur se la adjektivo staras aliloke ghi flekciighas: "gudikas bödas".
gudik -- bona gudikum -- pli bona gudikün -- plej bona
La finajho por adverboj estas "o". Plejofte oni adverbigas adjektivojn. Tiel "gudo" ne estas kutima, sed oni uzas "gudiko".
La genitiva kaj la akuzativa finajhoj estas uzataj por indiki movon: deto (dekstre), detao (de dekstre), detio (dekstren).
1a P.: ob 2a P.: ol, or 3a P.: on, om, of, os, oy 1a-2a P.: od"Ol" uzighas por bonaj konatoj, "or" por aliuloj. "On" uzighas ghenerale, krom se oni volas speciale atentigi pri la sekso. Tiel "om" estas uzata por ichoj kaj "of" por inoj. "Os" estas nura gramatika plenigo, se mankas vera subjekto (kp. la verbon). Ghi estas plurala au singulara lau la senco. "Oy" signifas "oni". "Od" signifas "mi kaj vi", "ods" signifas "mi kaj vi" pri pli ol du personoj au "ni kaj vi". Tiu pronomo estas necesa, char "obs" ne inkludas la alparolaton.
La finitaj formoj formighas per almeto de la personaj pronomoj:
löfön -- ami 1a P.: löfob 2a P.: löfol, löfor 3a P.: löfon, löfom, löfof, löfoy, (löfos) 1a-2a P.: löfod"Rein" signifas "pluvo". "Reinön" signifas "pluvi". Por traduki frazon kiel "Pluvas", oni uzas la finajhon "os": "Reinos."
Rim.: La senco de "löfos" estas iom stranga. Ghi estas nur listigita por havi kompletan tabelon.
La tempoj estas esprimataj per antaumeto de la sekvaj vokaloj:
estinteco estanteco estonteco nefinite: ä- a- o- finite: i- e- u- Rim.: La komenca "a" estas plej ofte ellasata. estinteco finita: ilöfön -- esti estinte aminta ~ nefinita: älöfön -- ~ ~ amanta estanteco finita: elöfön -- ~ estante aminta ~ nefinita: alöfön -- ~ ~ amanta estonteco finita: ulöfön -- ~ estonte aminta ~ nefinita: olöfön -- ~ ~ amantasame pri la finitaj formoj:
ilöfob -- mi estis aminta \ älöfob -- mi estis amanta >- "mi amis" elöfob -- mi estas aminta / alöfob -- mi estas amanta -- "mi amas" ulöfob -- mi estos aminta olöfob -- mi estos amanta -- "mi amos"Rimarku, ke la finita estanteco en Volapuko egalas al la estinteco en kutima uzo en Esperanto!
Rim.: La tempovokaloj povas esti antaumetataj ankau al aliaj vortoklasoj ol nur verboj! Tiel signifas "adelo" (del -- tago) "hodiau", "odelo" "morgau", "ädelo" "hierau" ktp.
pilöfob -- mi estis amita pälöfob -- mi estis amata pelöfob -- mi estas amita palöfob -- mi estas amata pulöfob -- mi estos amita polöfob -- mi estos amataRimarku la perfektan simetrion inter aktivo kaj pasivo en Volapuko.
Pripensu la sekvajn ekzemplojn:
Älöfod. -- Ni (mi kaj vi) amis unu la alian.
Pälöfod. -- Ni (mi kaj vi) estis amataj unu de la alia.
Optativo: löfobös! -- Mi bonvolu ami. Volitivo: löfoböd! -- Mi amu! Kondicionalo: löfoböv -- mi amus
Rim.: La akcento estas en "-ob-". La demanda vortero "-li" estas chiam skribita kun ligstreko. Kutime ghi sekvas la verbon, sed povas ankau trovighi aliloke lau la pridemandata vorto. (Ekz-e: Löfol oni-li? -- Chu estas ri, kiun vi amas?)
Rim.: La supra ekzemplo ne montras la kutiman uzon de la dubitativo. Pli tauga ekzemplo estas la jena: No sevob, va okömom-la. -- Mi ne scias, chu li venos (sed tion mi pridubas).
La finajho por prepozicioj estas "ü". Pleje prepozicioj formighas el substantivoj. Ekz-e: büd -- ordono; büdü -- lau ordono de; dem -- atento, konsidero; demü -- konsidere de, pro; dom -- domo; domü -- en la domo de; ktp.
La prepozicioj postulas chiam la nominativon.
La finajho por konjunkcioj estas "ä". Ekz-e: kod -- kauzo; kodä -- tial ke, pro tio ke, kial (rilative); med -- rimedo; medä -- per tio ke; bü -- antau (tempe); büä -- antau ol; to -- malgrau; toä -- malgrau ke, kvankam, spite de tio ke; ktp.
La finajho de la interjekcioj estas "ö". Ekz-e: dan -- danko; danö! -- dankon!; stop -- halto; stopö! -- haltu!; yuf -- helpo; yufö! -- helpon!; ktp.