(The English version of this page is here: http://personal.southern.edu/~caviness/Audebla Biblio - Kion fari (angla versio).htm.)
Se iu volas kunhelpi,
necesas nur komputilo kun mikrofono
-- aŭ eĉ nur poŝtelefono kun la programeto Audioboo. Mi volonte helpos vin per sugestoj kiel solvi
iujn ajn komencoproblemojn, kun aŭ Audioboo, aŭ Audacity (senkosta programo por prilabori sondosierojn).
Por ekhavi ideon pri
kiel ni legas kaj kiel funkcias la sistemo, vizitu la TTT-paĝaron de Audioboo. Jen la rektaj ligiloj al la kunlaboratoj de la “Aŭdebla Biblio” projekto:
http://audioboo.fm/keneto
http://audioboo.fm/Dachjo
http://audioboo.fm/Marko_it
http://audioboo.fm/gero
http://audioboo.fm/zmjb1
http://audioboo.fm/Hanjo
http://audioboo.fm/Larisa
http://audioboo.fm/novkreitajxo
http://audioboo.fm/nissa_amas_katoj
1. Alklaku la vorton “Audioboo” aŭ iru al http://audioboo.fm/.
2. Alklaku la bluan butonon, “Sign up for a free account”.
3. Elektu salutnomon (username) kaj pasvorto (password), enmetu ilin kune kun via retpoŝtadreso (email address). Alklaku la indikolokon “I accept the Terms of Service” (Mi akceptas la servokondiciojn), kaj poste la bluan butonon, “Join Audioboo” (Aniĝu).
4.
Krei provregistradon! Alklaku la ruĝan punktegon “New Recording / File Upload” (Nova registraĵo / Dosiero alŝuto), kaj nova fenestro aperas. Alklaku “Got your mic ready?” (Ĉu via microfono
pretas?) por senpere registri en Audioboo, aŭ alklaku “Rather upload a file?” (Ĉu vi preferas alŝuti dosieron?) alŝuti al Audioboo dosieron, kiun vi jam registris alimaniere. (Mi kreas miajn registraĵojn uzante la senkostan sonprilaborilon Audacity
– pli da informoj sube.)
5.
Por
la plej bonaj rezultoj, uzu kapaŭskultilojn
kun mikrofonon, ne la kutiman mikrofonon
de nova portebla komputilo.
6.
Se
vi havas poŝtelefonon kiel iPhone aŭ Android, vi povas elŝuti la programeton (“app”) de Audioboo tie ĉi: http://audioboo.fm/.
Tiel eblas legi kaj registri
per telefono! Nin interesus viaj
spertoj tiurilataj.
·
Klara avantaĝo de la uzado
de sonprilaborilo:
vi povas korekti viajn erarojn, anstataŭ ol rekomenci de la komenco de la paragrafo legata.
1. Iru al http://audacity.sourceforge.net/, alklaku la langeton “Download” (Elŝuti), kaj elekti la version por la mastruma sistemo de via kompitilo (Windows, Mac OS X, Linux/Unix). Mi rekomendas la plej novan version “Beta”.
2. Lanĉu la instalilon, sekvante la instrukciojn.
3.
Lanĉu la programon Audacity. Alklaku la ruĝan punktegon por komenci la registradon. Kutime uzantoj trovos ke la programo funkcios ĝuste la unuan fojojn, sed se vi havas problemojn mi volonte helpos vin trovi
solvon.
· Elektu laŭvole libron de la Biblio, sed evitu librojn jam registritajn aŭ jam komencitajn (montritaj sube per striketoj kaj grizaj literoj):
|
Malnova Testamento |
|||||
|
|
|
14 |
2a Kroniko |
|
|
|
2 |
Eliro |
15 |
Ezra |
|
|
|
|
|
16 |
Neĥemja |
|
|
|
4 |
Nombroj |
|
|
30 |
Amos |
|
|
|
|
|
|
|
|
6 |
Josuo |
|
|
|
|
|
7 |
Juĝistoj |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
23 |
Jesaja |
|
|
|
11 |
1a Reĝoj |
|
|
|
|
|
12 |
2a Reĝoj |
|
|
38 |
Zeĥarja |
|
13 |
1a Kroniko |
26 |
Jeĥezkel |
|
|
|
|
|||||
|
Nova Testamento |
|||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
51 |
Koloseanoj |
|
|
|
|
|
52 |
1a Tesalonikanoj |
|
|
|
|
|
53 |
2a Tesalonikanoj |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
·
Vi povus elekti malgrandan
libron, tiam nia progreso ŝajnus pli rapida. Aŭ vi povus elekti longan
libron se vi legas Esperanton
senĝene kaj facile. (Iukaze, laŭ profesiuloj laŭtlegado estas
bonega ilo por plibonigi vian scipovon de lingvo!)
·
Informi min, mi petas, kion vi legas, aŭ retpoŝte aŭ per Audioboo: post la kreado de via konto,
iru al mia paĝo (http://audioboo.fm/keneto) kaj alklaku la
rosan “Follow” (Eksekvu) butonon. Kiam mi ricevas la informon mi ankaŭ eksekvos vin, tiel
facile rigardante vian progreson kaj vidante kiujn
librojn vi legas, tiel ke aliaj legantoj
scios eviti ilin.
·
Vi rajtas laŭvole rezervi du (2) librojn legotajn, kaj mi indikos ke tiuj libroj
estas rezervitaj, tiel ke aliaj ilin
evitu.
1.
En
unu fenestro, iru al http://www.steloj.de/esperanto/biblio/index.html, kaj trovu la libron kaj ĉapitron legotan.
2.
En
dua fenestro, lanĉu la programon Audacity, alklaku la “registri” butonon (la ruĝa punktego), kaj eklegu.
3. Provu legi laŭ klare kaj ne tro rapide, kun paŭzoj je la fino de frazo, ktp. (Post aŭskulto de viaj sondosieroj vi sendube plibonigos vian legadon, sed plejgrave estas komenci. Neniu el ni estas profesia anoncisto!)
4. Ne zorgu se vi fuŝas la prononcon de vorto aŭ ellasis ion: eĉ ne necesos halti la registradon. Enmetu malgrandan paŭzon kaj tiam relegu la frazon kaj daŭrigu la legadon.
5.
Eble vi decidos legi ununuran paragrafon
ĉiufoje, aŭ eble vi volos daŭrigi
la legadon dum ĉio bonas. Estas via elekto. Kiam vi pretas ĉesi, alklaku la (kvadrata flava) “halti” butonon.
6. Puŝu la “iru” butonon (ĝi estas verda triangulara) por aŭskulti vian sondosieron. Nun vi povas redakti la registradon. Ekz.,
a. Forpreni parton: Elektu parton de la videbla sonbando kaj puŝu la “delete” (forviŝu) key. (Sed plejbone aŭskultu ĝin antaŭe. Vi povas (mal)pligrandigi la detaloj de la sonbando por esti certa ke vi faras kion vi intencas: “View” => “Zoom In/Normal/Out”, aŭ Ctrl-1/2/3)
b.
(Mal)plilaŭtigi parton aŭ la tutan dosieron : Effect => Amplify
c.
Forpreni zumadon: Effect
=> Noise Removal.
(Unue por indiki parton de la dosiero kiu enhavas nur
la zumadon, due por forpreni ĝin de elektitan parton aŭ la tutan dosieron.)
7. Ne forgesu dum kaj post la prilaborado: sekurigi vian laboron! Ctrl-S, aŭ “File” => “Save ...”
8.
“Eksporti” la registradon, kreante unu aŭ
plurajn MP3-dosierojn:
a.
Elektu la parton de via sonbando, kiun
vi volas eksporti. Se vi legas pli ol unu paragrafo
kiel montrita en http://www.steloj.de/esperanto/biblio/index.html, bonvolu eksporti ĉiun paragrafon solan.
b.
Alklaku “File” (dosiero) =>
“Export Selection” (eksporti
elektaĵon) aŭ
“File” => “Export” (por eksporti
ĉion), kaj tajpu la dosieronomon. Nomu la dosieron jene:
Libro-numero Libro-nomo Ĉapitro-numero
Komenceverso-finoverso.mp3
(Ekz., 43 Johano 19 01-16.mp3 estas el la 43 libro de la Biblio, Johano, ĉapitro 19, versoj
1-16. Bonvole notu ke la nombroj
estu du-ciferaj: 01, 02, …, 09, 10,
…)
c.
En
la novan fenestreton, enmetu
la informojn:
·
Artist Name (nomo de leganto: vi)
·
Track Title (titolo de la registrado, prefere
la nomon de la sondosieron, aŭ
mi preferas punkton inter
la ĉapitro kaj la
verso(j): 43 Johano
19.01-16)
·
Album Title (titolo de albumo): Esperanta Biblio
· Year (jaro)
· Genre (tipo): Speech
d. Poste alklaku “OK”.
9.
Nun iru al via Audioboo-paĝo http://audioboo.fm/.
10. Alklaku la ruĝan butonon “New Recording / File Upload”, kaj tiam “Rather upload a file?” en la nova fenestreto.
11. Alklaku la verdan butonon “Select a file”, serĉu kaj elektu la mp3-dosieron ĵus kreitian.
12.
Alklaku la verdan butonon “Happy? Add a title”.
Aldonu titolon kaj informojn necesajn
por helpi aŭskultantoj trovi viajn sondosierojn. Mi uzas kiel titolon la dosieronomon kaj por la libro de Johano la indikilojn (tags): Johano,
evangelio, bible, esperanto, John, biblio, gospel.
a.
1ª
Noto: Se vi unu foje entajpis
tion, venontfoje vi povos komenci tajpi kaj
la tuta linio aperos kiel ebleco: vi povos simple akcepti ĝin.
b.
2ª
Noto: Se vi
poste volos ŝanĝi
la titolon aŭ indikilojn, tio senprobleme fariĝos pere de butono “edit” (redakti), kiu permasas al vi simple fari la necesajn ŝanĝojn antaŭ ol alklaki la butonon
“Save” (sekurigu).
13. Alklaku la butonon “Ok”, tio alŝutas vian dosieron. Sukcesomesaĝo aperos.
Jes, unue ŝajnas iomete komplika. Mi klopodis klarigi ĉion paŝo post paŝo precipe por tiuj, kiuj ne
multe uzas komputilon, sed
vi vidos ke la plejparto estos evidenta al vi kiam vi provos registri ion.
Mi esperas ke
ĉiu kunlaboranto povos celi registri
almenaŭ unu fojon (aŭ unu ĉapitron?) semajne – ne necesas
ke la projekto rapidegu, eĉ malrapida sed konstanta progreso sufiĉos por konvinki aliajn interesulojn ke la projekto antaŭeniras, kaj meritas ilian partoprenon. Tiam ni vidos veran
progreson!
Estontece: profesoro kaj studantoj en universitata klaso pri retdesigno
kreis TTT-paĝaron de
la Aŭdebla Biblio. Vi povas eksperimenti kun unua versio tie
ĉi:
http://hw.cs.southern.edu/eb/ (Alklaku la trianguletojn por aŭdi la sondosierojn.)
La nuna
plano estas ke la sondosieroj
restu ĉe Audioboo, sed ligiloj permesas al niaj vizitantoj legi kaj aŭdi laŭvole
ĉie en la Biblio. “Podcasts” (sonprogrametoj) kaj “legolistoj” por aŭskulti la tutan Biblion dum
la jaro ankoraŭ eblos.
Dankon pro via helpemo, kaj ĝis reaŭdo!
Keneto <caviness@southern.edu>
Inicianto de la Aŭdebla
Biblio projekto
http://audioboo.fm/boos/247532-enkonduko-kion-mi-faras-tie-ci