Ni laŭtlegas la Biblion en Esperanto!

 

(The English version of this page is here:  http://personal.southern.edu/~caviness/AudeblaBiblioEN.htm.)

 

Kio estas ankoraŭ legota?

 

Ĉiuj libroj estas finitaj.

 

Jen la klarigoj, kiujn ni uzis dum la legofazo:

 

Se iu volas kunhelpi, necesas nur komputilo kun mikrofono -- nur poŝtelefono kun la programeto Audioboo. Mi volonte helpos vin per sugestoj kiel solvi iujn ajn komencoproblemojn, kun Audioboo, Audacity (senkosta programo por prilabori sondosierojn).

 

Por ekhavi ideon pri kiel ni legas kaj kiel funkcias la sistemo, vizitu la TTT-paĝaron de Audioboo.  Jen la rektaj ligiloj al la kunlaboratoj de la “Aŭdebla Biblioprojekto:

 


http://audioboo.fm/keneto
http://audioboo.fm/Dachjo

http://audioboo.fm/Marko_it

http://audioboo.fm/gero

http://audioboo.fm/zmjb1

http://audioboo.fm/Hanjo
http://audioboo.fm/Larisa

http://audioboo.fm/Rokyusan

http://audioboo.fm/novkreitajxo

http://audioboo.fm/nissa_amas_katoj

http://audioboo.fm/Dejo

http://audioboo.fm/jchthys

http://audioboo.fm/VLRDA

http://audioboo.fm/ccaviness


 

Kiel kontribui al la projekto kiel leganto:

Krei konton ĉe Audioboo (devige):

 

1.       Alklaku la vortonAudioboo iru al http://audioboo.fm/.

2.       Alklaku la bluan butonon, “Sign up for a free account”.

3.       Elektu salutnomon (username) kaj pasvorto (password), enmetu ilin kune kun via retpoŝtadreso (email address).  Alklaku la indikolokon “I accept the Terms of Service” (Mi akceptas la servokondiciojn), kaj poste la bluan butonon, “Join Audioboo” (Aniĝu).

4.       Krei provregistradon!  Alklaku la ruĝan punktegon “New Recording / File Upload” (Nova registraĵo / Dosiero alŝuto), kaj nova fenestro aperas.  Alklaku “Got your mic ready?” (Ĉu via microfono pretas?) por senpere registri en Audioboo, alklakuRather upload a file?” (Ĉu vi preferas alŝuti dosieron?) alŝuti al Audioboo dosieron, kiun vi jam registris alimaniere.  (Mi kreas miajn registraĵojn uzante la senkostan sonprilaborilon Audacitypli da informoj sube.)

5.       Por la plej bonaj rezultoj, uzu kapaŭskultilojn kun mikrofonon, ne la kutiman mikrofonon de nova portebla komputilo.

6.       Se vi havas poŝtelefonon kiel iPhone Android, vi povas elŝuti la programeton (“app”) de Audioboo tie ĉi:  http://audioboo.fm/.  Tiel eblas legi kaj registri per telefono!  Nin interesus viaj spertoj tiurilataj.

Akiri la programon Audacity (nedevige):

 

·         Klara avantaĝo de la uzado de sonprilaborilo:  vi povas korekti viajn erarojn, anstataŭ ol rekomenci de la komenco de la paragrafo legata.

1.       Iru al http://audacity.sourceforge.net/, alklaku la langetonDownload” (Elŝuti), kaj elekti la version por la mastruma sistemo de via kompitilo (Windows, Mac OS X, Linux/Unix).  Mi rekomendas la plej novan version “Beta”.

2.       Lanĉu la instalilon, sekvante la instrukciojn.

3.       Lanĉu la programon Audacity.  Alklaku la ruĝan punktegon por komenci la registradon.  Kutime uzantoj trovos ke la programo funkcios ĝuste la unuan fojojn, sed se vi havas problemojn mi volonte helpos vin trovi solvon.

Elekti legaĵon:

 

·         Informu min, mi petas, kion vi volas legi, retpoŝte per Audioboo:  post la kreado de via konto, iru al mia paĝo (http://audioboo.fm/keneto) kaj alklaku la rosan “Follow” (Eksekvu) butonon.  Kiam mi ricevas la informon mi ankaŭ eksekvos vin, tiel facile rigardante vian progreson kaj vidante kiujn librojn vi legas, tiel ke aliaj legantoj scios eviti ilin.

·         Mi aldonas vian nomon al la listo, kaj sciigos al ĉiuj legantoj, kio jam estas jam legita legata.

Kiel registri kaj alŝuti sondosieronpaŝo post paŝo:

 

1.       En unu fenestro, iru al http://www.steloj.de/esperanto/biblio/index.html, kaj trovu la libron kaj ĉapitron legotan.

2.       En dua fenestro, lanĉu la programon Audacity, alklaku la “registributonon (la ruĝa punktego), kaj eklegu.

3.       Provu legi laŭ klare kaj ne tro rapide, kun paŭzoj je la fino de frazo, ktp.  (Post aŭskulto de viaj sondosieroj vi sendube plibonigos vian legadon, sed plejgrave estas komenci.  Neniu el ni estas profesia anoncisto!)

4.       Ne zorgu se vi fuŝas la prononcon de vorto ellasis ion:  ne necesos halti la registradon.  Enmetu malgrandan paŭzon kaj tiam relegu la frazon kaj daŭrigu la legadon.

5.       Eble vi decidos legi ununuran paragrafon ĉiufoje, eble vi volos daŭrigi la legadon dum ĉio bonas.  Estas via elekto.  Kiam vi pretas ĉesi, alklaku la (kvadrata flava) “haltibutonon.

6.       Puŝu la “irubutonon (ĝi estas verda triangulara) por aŭskulti vian sondosieron.  Nun vi povas redakti la registradon.  Ekz.,

a.       Forpreni parton:  Elektu parton de la videbla sonbando kaj puŝu la “delete” (forviŝu) key.  (Sed plejbone aŭskultu ĝin antaŭe.  Vi povas (mal)pligrandigi la detaloj de la sonbando por esti certa ke vi faras kion vi intencas:  “View” => “Zoom In/Normal/Out”, Ctrl-1/2/3)

b.      (Mal)plilaŭtigi parton la tutan dosieron :  Effect => Amplify

c.       Forpreni zumadon:  Effect => Noise Removal.  (Unue por indiki parton de la dosiero kiu enhavas nur la zumadon, due por forpreni ĝin de elektitan parton la tutan dosieron.)

7.       Ne forgesu dum kaj post la prilaborado:  sekurigi vian laboron!  Ctrl-S, “File” => “Save ...”

8.       Eksporti” la registradon, kreante unu plurajn MP3-dosierojn:

a.       Elektu la parton de via sonbando, kiun vi volas eksporti.  Se vi legas pli ol unu paragrafo kiel montrita en http://www.steloj.de/esperanto/biblio/index.html, bonvolu eksporti ĉiun paragrafon solan.

b.      Alklaku “File” (dosiero) => “Export Selection” (eksporti elektaĵon) “File” => “Export” (por eksporti ĉion), kaj tajpu la dosieronomon.  Nomu la dosieron jene:

LibraNumero LibraNomo ĈapitraNumero KomencaVerso-FinaVerso.mp3

(Ekz., 43 Johano 19 01-16.mp3 estas el la 43 libro de la Biblio, Johano, ĉapitro 19, versoj 1-16.  Bonvole notu ke la nombroj estu du-ciferaj:  01, 02, …, 09, 10, …)

c.       En la novan fenestreton, enmetu la informojn: 

·         Artist Name (nomo de leganto: vi)

·         Track Title (titolo de la registrado, prefere la nomon de la sondosieron, mi preferas punkton inter la ĉapitro kaj la verso(j):  43 Johano 19.01-16)

·         Album Title (titolo de albumo): Esperanta Biblio

·         Year (jaro)

·         Genre (tipo):  Speech

d.      Poste alklaku “OK”.

9.       Nun iru al via Audioboo-paĝo http://audioboo.fm/.

10.   Alklaku la ruĝan butonon “New Recording / File Upload”, kaj tiam “Rather upload a file?” en la nova fenestreto.

11.   Alklaku la verdan butonon “Select a file”, serĉu kaj elektu la mp3-dosieron ĵus kreitian.

12.   Alklaku la verdan butonon “Happy?  Add a title”.  Aldonu titolon kaj informojn necesajn por helpi aŭskultantoj trovi viajn sondosierojn.  Mi uzas kiel titolon la dosieronomon kaj por la libro de Johano la indikilojn (tags):  Johano, evangelio, bible, esperanto, John, biblio, gospel. 

a.       1ª Noto:  Se vi unu foje entajpis tion, venontfoje vi povos komenci tajpi kaj la tuta linio aperos kiel ebleco:  vi povos simple akcepti ĝin.

b.      2ª Noto:  Se vi poste volos ŝanĝi la titolon indikilojn, tio senprobleme fariĝos pere de butonoedit” (redakti), kiu permasas al vi simple fari la necesajn ŝanĝojn antaŭ ol alklaki la butononSave” (sekurigu).

13.   Alklaku la butonon “Ok”, tio alŝutas vian dosieron.  Sukcesomesaĝo aperos.

Jes, unue ŝajnas iomete komplika.  Mi klopodis klarigi ĉion paŝo post paŝo precipe por tiuj, kiuj ne multe uzas komputilon, sed vi vidos ke la plejparto estos evidenta al vi kiam vi provos registri ion.

Mi esperas ke ĉiu kunlaboranto povos celi registri almenaŭ unu fojon ( unu ĉapitron?) semajnene necesas ke la projekto rapidegu, malrapida sed konstanta progreso sufiĉos por konvinki aliajn interesulojn ke la projekto antaŭeniras, kaj meritas ilian partoprenonTiam ni vidos veran progreson!

Estontece:  profesoro kaj studantoj en universitata klaso pri retdesigno kreis TTT-paĝaron de la Aŭdebla Biblio.  Vi povas eksperimenti kun unua versio tie ĉi:

http://hw.cs.southern.edu/eb/  (Alklaku la trianguletojn por aŭdi la sondosierojn.)

La nuna plano estas ke la sondosieroj restu ĉe Audioboo, sed ligiloj permesas al niaj vizitantoj legi kaj aŭdi laŭvole ĉie en la Biblio.  Podcasts” (sonprogrametoj) kajlegolistoj” por aŭskulti la tutan Biblion dum la jaro ankoraŭ eblos.

Dankon pro via helpemo, kaj ĝis reaŭdo!

 

Keneto <caviness@southern.edu
Inicianto de la Aŭdebla Biblio projekto

http://audioboo.fm/boos/247532-enkonduko-kion-mi-faras-tie-ci